Demandoj kaj Respondoj
Kio estas Eldonejo Terutero?
Eldonejo Terutero estas sendependa eldonejo de Miĥaelo Bento. Ĝi publikigas librojn en kaj pri Esperanto, Ido kaj aliaj planlingvoj, sen profita celo. La verkoj aperas PDF-forme, senpage, kaj paralele en aĉetebla papera versio.
Kiajn librojn Eldonejo Terutero eldonas?
Ni fokusiĝas pri la historio de planlingvoj, pri beletro kaj ĝenerale pri la (re)eldonado de malnovaj verkoj elĉerpitaj aŭ neniam antaŭe publikigitaj.
Kie mi povas trovi la librojn de Eldonejo Terutero?
Niaj PDF-libroj estas troveblaj en Internet Archive. Ni ankaŭ tenas sekurkopiojn en Google Drive.
La paperaj libroj ĉiam estas aĉeteblaj rekte ĉe ni. Ili ankaŭ estas troveblaj en la kvin bibliotekoj, al kiuj ni regule sendas senpagan ekzempleron: Brazila Nacia Biblioteko, Biblioteko Ary Zamora, Biblioteko Carlos Domingues, Internacia Esperanto-Arkivo kaj Aŭstria Nacia Biblioteko. Tamen atentu: la tri lastaj kutime ricevas la librojn kun kelkmonata malfruo, kaj kelkaj malmultaj libroj ne troviĝos en la lastaj du (pro tro flanka rilato kun planlingvoj).
Kial la PDF-libroj estas senpagaj, kaj la paperaj estas vendataj je kostoprezo?
Pro diversaj kialoj, planlingvaj libroj kaj afrankoj iĝas ĉiam pli kostaj, kio estas frustra por (ne nur!) brazilanoj. Ni ne volas, ke nia materialo estu nealirebla por nepagipovaj homoj! Estas vere, aliflanke, ke eblas vendi bitajn librojn malaltpreze. Sed, ĉiuokaze, la merkato estas malgranda kaj neniam eblas vendi vere grandkvante! Do ŝajnas al ni pli bone entute rezigni eventualajn profitetojn, favore al plena alirebligo de nia laboro.
Ni tamen volonte akceptas donacojn! Eblas subteni nin jene:
En Brazilo
PIX-ŝlosilo: eldonejo.terutero@gmail.com
Ekster Brazilo
UEA-konto: mrbe-q
Wise-konto en eŭroj: IBAN: BE71 9675 2300 5269 | BIC: TRWIBEB1XXX
Mi volas proponi mian libron al vi. Kion fari?
Eldonejo Terutero estas projekto niĉa kaj persona: kutime kadre de ĝi aperas nur libroj verkitaj aŭ retrovitaj de Miĥaelo Bento, aldone al verkoj de kelkaj el liaj amikoj. Sed se vi volas proponi propran libron kies enhavo kongruas kun nia intereskampo, bonvolu kontakti nin! Ni ankaŭ akceptas sugestojn pri reeldonindaj materialoj. Kaj helpantoj ĉiam estas bonvenaj!
Mi trovis eraron aŭ mankon en unu el viaj eldonaĵoj. Kion fari?
Bonvolu kontakti nin! Laŭnecese, la libropaĝoj en ĉi tiu blogo enhavos eratumon kaj, se estos nova eldono de la koncerna libro, la eraroj estos korektitaj en ĝi.
Kiel mi povas kontakti la eldonejon?
Sendu mesaĝon al eldonejo.terutero@gmail.com.
Comentários
Postar um comentário