Poezia Postrikolto (tradukis, mediumis, verkis: Francisko Valdomiro Lorenz; kompilis: Miĥaelo Bento)

 



Francisko Valdomiro Lorenz (1872–1957) estis fekunda kiel Esperanto-poeto: liaj poemaroj estas bone konataj, sed multo restis nur en periodaĵoj nun forgesitaj, aŭ eĉ ne estis publikigita.

La nuna postrikolto, pli ol 300-paĝa, arigas tiujn disajn poemojn: originalajn, mediumajn kaj traduk­itajn — el 31 lingvoj! 



Poezia Postrikolto / tradukis, mediumis, verkis: Francisko Valdomiro Lorenz; kompilis: Miĥaelo Bento. – 1-a eld. -- Portalegro: Terutero, 2026. 337 p.

PDF-versio
ISBN: 978-65-975688-0-2
Lanĉita la 18-an de Junio 2026.

Papera versio
ISBN: 978-65-975688-1-9
Eldono sen profita celo, aĉetebla rekte de la eldonejo.
Lanĉita la 5-an de Junio 2026, kadre de la 60-a Brazila Kongreso de Esperanto (João Pessoa - PB).
Prezo: 50,00 BRL plus afranko (15,00 BRL ene de Brazilo)
eldonejo.terutero@gmail.com



Eratumo

- p. 334: rilate al "nen" (2-a verso) estu la jena piednoto: nes (nen ne estas uzebla antaŭ infinitivo). Tiu noto aperas en la PDF-versio, sed ne en la papera.


Comentários