Postagens

Poezia Postrikolto (tradukis, mediumis, verkis: Francisko Valdomiro Lorenz; kompilis: Miĥaelo Bento)

Imagem
  Francisko Valdomiro Lorenz (1872–1957) estis fekunda kiel Esperanto-poeto: liaj poemaroj estas bone konataj, sed multo restis nur en periodaĵoj nun forgesitaj, aŭ eĉ ne estis publikigita. La nuna postrikolto, pli ol 300-paĝa, arigas tiujn disajn poemojn: originalajn, mediumajn kaj traduk­itajn — el 31 lingvoj!  Poezia Postrikolto / tradukis, mediumis, verkis: Francisko Valdomiro Lorenz; kompilis: Miĥaelo Bento. – 1-a eld. -- Portalegro: Terutero, 2026. 337 p. PDF-versio ISBN: 978-65-975688-0-2 Lanĉita la 18-an de Junio 2026. Senpage alirebla ĉe  https://archive.org/details/poezia_postrikolto/ Ligilo por rekta elŝuto:  https://ia600600.us.archive.org/15/items/poezia_postrikolto/Poezia_Postrikolto.pdf Papera versio ISBN: 978-65-975688-1-9 Eldono sen profita celo, aĉetebla rekte de la eldonejo. Lanĉita la 5-an de Junio 2026, kadre de la 60-a Brazila Kongreso de Esperanto (João Pessoa - PB). Prezo: 50,00 BRL plus afranko (15,00 BRL ene de Brazilo) eldonejo.terutero@gm...